n u k o d lu a r e b i l , D T T n e o k u Op d a r t a t n a r e esp aprilo/majo 2017

Umujo 1

Saluton umlegantoj! Jen vi legas la sesan numeron de la revuo Umujo. Ni umistoj tre penis havigi bonajn umaĵojn al umlegantoj, por ke ili havu uman tempon. Kiel ĉiam, vi ne trovos politikaĵojn. Do, trankvile kaj ĝojplene vi povas legi. En la antaŭaj numeroj, karaj umlegantoj rimarkis kelkajn aferojn pri enpaĝigo. Ni klopodis konsideri ilin kaj korekti, do kiel ekzemplo, vi ne trovos en tiu ĉi numero tro da mallumaj paĝoj, ĉar ilia printado rezultis ne tiom bone. En tiu ĉi numero vi legos artikolon pri kalendaroj, kiu estas enkonduko de serio pri diversaj kalendaroj de la mondo. Kaj vi povas ĝui alian eron de Grndulario. Cetere, se vi interesiĝas pri kunlaborado, vi povas legi artikolon pri tiu temo en tiu ĉi numero kaj vi povas kunlabori pri la venontaj numeroj. En tiu ĉi numero, vi ne trovas tradukitan rakonton kiel en antaŭaj numeroj, sed vi povas legi artikolon pri esperanto-tradukarto. Kaj se vi volas iom ludi, ni en tiu ĉi numero proponas mojosan ludon, kiu estas libera kiel nia revuo. Kaj ankaŭ ni havas kunlaborpeton por mojosa projekto, vi ekscios pri ĝi, legante la revuon. Kaj ni umistoj devas konfesi, ke daŭrigi la eldonadon de la revuo sen via kunlaborado ne eblas, do ek … ek! Kunlaboru! :D Saĝad Daŝti goo.gl/oPdEFr La tuta enhavo de ĉi tiu revuo krom la emblemo de Google docs en la dua paĝo kaj la bildoj pri OpenTTD (La kovrilo kaj la paĝoj 9 kaj 10) estas eldonata laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda (CC BY-SA 4.0), disponebla ĉe https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo. La bildoj de OpenTTD estas publikigitaj laŭ la versio 2 de la permesilo Ĝenerala Publika Permesilo GNU (GNU GPL) eldonita de Free Software Foundation, disponebla ĉe: https:// www.gnu.org/licenses/old-licenses/gpl2.0-.html

aprilo/majo 2017

Umujo 2

Kunlaboru!

Pablo Busto• angla

Ĉi tio, kion vi legas, krom ke mia nomo aperas kiel aŭtoro, estas ne mia teksto, sed nur io, kion mi komencis skribi. Fakte, ĉi tio havas multajn kreantojn. Iu demandis min, skribi ion tian, kaj mi skribis ĝin. Alia(j) homo(j) redaktis ĝin, por korekti mian erarplenan tekston (mistajpojn, akuzativojn, maltaŭgajn esprimojn ktp). Poste, iu decidis pri litertipo kaj ilustraĵo(j) por plibeligi la paĝon.

Eĉ tion vi ne legus, se ĉi tiu teksto estus sola. Ankaŭ la aliaj homoj, kiuj ne partprenis en ĉi tiu artikolo, respondecas pri via legado. Iu decidis pri la plej taŭga paĝo por enmeti la artikolon, kaj aliaj diskonigis ĝin. Eble, mi estas la ĉefa verkinto de la teksto, sed sola mi ne respondecas, ke vi legas ĉi tion. Kunlabori estas la sola maniero atingi decan rezulton. Kial esperantistoj laboras sole? Se vi havas bonajn ideojn, kial vi ne serĉu redaktanton? Se vi bone redaktas, kial ne korekti erarojn de aliaj, anstataŭ bele skribi pri malinteresaj aferoj? En multaj aliaj aferoj okazas la samo. «Hej, mi pretigis novan platformon, por ke vi skribu/demandu/blogu/babilu

aprilo/majo 2017

• germana ... Teĥnike, retejo • tie!» alia ĝermana lingvoestas grandega projekto, kaj ankaŭ administri ĝin ... Kial ne kunlabori kun alia, kiu kapablas • rusa alvoki La projekto ne estos • alia homojn? slava lingvo nur via, sed ĝi havos propran vivon. • franca Mi iom pli parolos pri muziko. • portugala Verkistoj kaj tradukistoj trotaksas la • hispana teskton. Teksto gravas, sed unue homoj • alia latinida lingvo rimarkas pri la sona kaj bilda kvalito, ne pri la kvalito de la tradukado. Kaj • alia lingvo en la nuntempa mondo, sen filmeto, ne Mi volonte distingus ankaŭ inter hinmultaj homoj interesiĝas pri via belega deŭropaj lingvoj, verko. Por kaj farinehindeŭropaj interesan muzikfilmon, sed bedaŭrinde, mi devisregistraĵojn, limigi min oni bezonas tekston, al dek alternativoj. miksadon ... nur por la muziko. Por la filmo oni ke bezonas taŭgan ideon, Mi ja mem atendis, la angla havas suregistraĵojn, fotojn, desegnaĵojn, fiĉe fortan pozicion inter la plej ofte pentraĵojn, videomuntadon ... Kaj por uzataj lingvoj, sed mi ne kredis, ke ke oni spektu, ĝi devas esti publikigita preskaŭ triono (32%) de la responden loko,uzas momento esti intojtaŭga ĝenerale la anglankaj(krom trovebla, tio Tiel, signifas Esperanton). 42% elekti precipebonan uzas titolon kaj bonajn etikedojn, por ke ĝermanan lingvon (ĉiam sen konsidserĉiloj trovu ĝin.35% Eĉ poste, oni devas eri Esperanton). uzas latinidajn atingi la homojn, kaj la video esti lingvojn (do, eĉ iom pli ol ladevas anglan), diskonigita. Ĉu vi pensas, ke nur unu kio ĉefe ŝuldiĝas al hispanlingvanoj homo kapablas fari ĉion? kaj portugallingvanoj (supozeble brazilanoj). Ankaŭ rusa lingvo estas Pardonu, ke mila verkis tro longan kun 11%pri konsiderinda (respektive la parton muziko, sed mi simple slavaj lingvoj 15%). 7% uzas konas ĝin iomkun pli ol aliajnNur aferojn. Kaj lingvon, kiu ne estas ĝermana, latinipardonu ankaŭ, ke certe mi forgesis da slava. Verŝajne, troviĝas iunaŭgravegan taskon inter por ili unu el la denove parolantoj de hindeŭropaj ekzemploj, kiujn mi montris, sed pri tio lingvoj (precipe de la persa). kulpas miaj kunverkintoj...

Umujo 3

Kalendaroj

Martin Haase

Ni ĉi tie komencas serion pri kalendaraj sistemoj kaj reformoj. Se vi volas kontribui, prezentante kalendaran sistemon kaj/aŭ kalendaran reformon, vi estas invitata partopreni. Bv. kontakti nin rete (prefere en nia telegrama diskutejo aŭ retpoŝte). Ni volonte aldonos vian kontribuon al nia serio. Kalendaro estas sistemo por organizi la kalkuladon de tagnoktoj (diurno) ĉefe por sociaj, (agri-) kulturaj kaj religiaj celoj (kompreneble origine religio kaj socio estis tre forte ligitaj al agrikulturo). La tagnokto aŭ diurno estas evidenta bazo de tempokalkulado, ĉar ĝi estas la tempo inter sunleviĝoj (do unu turniĝo de la terglobo), kiu ritmas nian vivon. Krome, nia vivo estas ritmata per periodo de 365 diurnoj (ekzakte estas 365,24 diurnoj), dum kiuj la tero unufoje ĉirkaŭcirkulas la sunon. Tiun periodon oni nomas jaro. Post 365 diurnoj, la tago denove havas la saman longecon kaj la sezona sinsekvo rekomenciĝas. Tial, tiu suna jaro estas aparte grava, kie la sezonoj ludas rolon, do praktike ĉie, ĉar nur proksime de la ekvatoro ili ne multe ŝanĝiĝas. Ankaŭ la luno cikle vidiĝas kaj havas ritman influon. Tiel, kalendaroj organiziĝas ankaŭ laŭ lunaj cikloj, kiuj nomiĝas monatoj. Inter du plenaj lunoj pasas 29,53 diurnoj. Tial, monatoj havas inter 29 kaj 30 tagnoktojn. Kial en kelkaj kalendaroj ili havas 31? La kialo estas simpla: -12 oble 29,53 diurnoj estas 354,36 diurnoj. Tion oni nomas luna jaro. Sed ĝi estas

aprilo/majo 2017

Umujo 4

kelkajn tagnoktojn malpli longa ol la suna jaro, kiu gravas por la sezona sinsekvo. Aldonante kroman tagon al kelkaj monatoj, oni celas adapti la lunan jaron (kun ekzakte 354,3671 diurnoj) al la pli longa suna jaro. Kalendaroj, kiuj baziĝas sur la suna jaro estas sunaj kalendaroj, tiuj, kiuj baziĝas sur la malpli longa luna jaro estas lunaj kalendaroj. Ekzistas ankaŭ luno-sunaj kalendaroj, kie oni adaptas la lunan ciklon al la suna, ne per plilongigitaj monatoj (kiuj fakte kontraŭas la sencon de monato kiel luncikla unuo), sed aldonante plian monaton. Pro tio, ke ĉiu lunfazo (novluno, kreskanta duonluno, plenluno, malkreskanta duonluno) daŭras dum proksimume sep tagoj, multaj kalendaroj dividis la monaton en kvar septagajn periodojn, la semajnojn. Nuntempe, semajnoj tamen ne plu rilatas al la lunfazoj kaj la monato, sed estas simple sinsekvo de sep tagoj. Ekzistas ankaŭ sistemoj kun dektaga aŭ malpli longa semajno. La eŭskoj ekzemple iam havis tritagan semajnon, kiel oni povas kompreni el la tagnomoj. En multaj lingvoj, la tagnomoj aŭ simple nombras la tagojn de la semajno aŭ baziĝas sur nomoj de planedoj (inkluzive de suno kaj luno), ofte identigitaj kun dioj.

aprilo/majo 2017

La jaroj estas nombrataj ekde iu komenca punkto, kiu ĝenerale estas grava historia okazaĵo, kiel ekzemple la (supozata) ekesto de la mondo, la ekrego de reĝo, la fondo de ŝtato aŭ io simila. Ofte la unua jaro komenciĝas je tiu punkto kaj la antaŭa jaro estas la unua jaro antaŭ tiu punkto, tiel ke mankas nula jaro. Tio klarigas, kial la tria jarmilo de iu kalendaro komenciĝas nur en la jaro 2001 kaj ne en la jaro 2000, kiu estas la lasta jaro de la milaj jaroj, kiuj tamen estas jam la dua jarmilo, ĉar la jaroj 1 ĝis 1000 estas la unua jarmilo de tiu kalendaro. En antikva Romo oni uzis la nomojn de la du konsuloj, kiuj regis la urbon kaj ĝian regnon dum tiu jaro, anstataŭ nombri jarojn. Tio facile eblis, ĉar konsulo oficis dum unu jaro. En la kristana periodo de la romia imperio oni enkondukis la nombradon de jaroj ekde la (malprecize difinita) naskiĝo de Jesuo. Kompreneble, la nombrado de jaroj en la gregoria kalendaro nuntempe perdis sian religian signifon. La gregoria kalendaro estas reformita versio de la romia (julia) kalendaro, kaj nun la plej vaste uzata sunkalendara sistemo en la mondo, sed ĝi ne estas perfekta, tiel ke aliaj sistemoj plu ekzistas kaj novaj estas proponataj.

Umujo 5

GrndulaBrairojo

daŭrigo de la tria ĉapitro

La antaŭajn erojn de Grndulario vi povas legi en la antaŭaj numeroj de Umujo. La deksesa ero Progreso, laŭ Grnduloj, estas la plej grava afero ĉiam ajn. En Grndulario, ĉiuj devas konsideri ĝin en ĉiu aspekto de ĉio. Do, ĉiu ago devas iel helpi plirapidigi kaj pligrandigi aferojn. Tio videblas eĉ en la lingvo de Grnduloj: ili iam decidis ŝanĝi la kutiman erdan lingvon: ili forigis aferojn el ĝi kaj kunmetis kelkajn aferojn, por ke diraĵoj mallongiĝu kaj la lingvo uziĝu pli rapide. Ne gravas por ili, ĉu sentoj ne plu povus facile esprimiĝi per ĝi: sentoj ne tiom gravas, ĉar ili ja malrapidigas aferojn, ili do estas kontraŭ Progreso. Oni ne havas tiom da tempo en Grndulario por tiaj aferoj. Ĉar ĉio devas esti rapida. Ĉiu havas devojn kaj taskojn, kiujn oni devas plenumi

aprilo/majo 2017

Umujo 6

ĝustatempe. Alikaze, oni ne rajtus vivi sufiĉe nemalfacile. Grndulario plenas je muroj kaj konstruaĵoj, kiuj apartigas ĉion kaj difinas limon por ĉiu parto. Estas diversaj enmurigitaj partoj en Grndulario: ekzemple, en iu parto, oni okupiĝas pri eltirado de vivrimedo, iu parto estas por kalkuli, kiom da vivrimedo oni jam eltiris, alia parto estas por decidi, kiel pli rapide kaj multoble fari tion kaj tiel plu. Kiam oni rigardas la erdon de pli alte en la ĉielo, oni vidas Grndularion kvazaŭ plurajn fendojn sur la planedo, pro la tiel multaj muroj kaj konstruaĵoj, kiuj staras en Grndulario. Ili estas tiom multaj, ke oni apenaŭ povas simple promeni tie. Tamen Grnduloj vere ne multe promenas. Ili apenaŭ eĉ vidas unu la alian. Ili estas ĉiam okupataj, kaj rapide preterpasas unu la alian eĉ sen rimarki. Tia okupateco iel helpas ilin ne senti Doloblemon, do ili ŝajnas esti kontentaj pri tio. Iam *ode promenis tra la fendoj de Grndulario. Ĝi parte vidis la helion, kiu aperis malantaŭe de la konstruaĵoj, kiuj jam estigis la fendaĵon. Ĝi pensis: kiel malfeliĉe; ne povi vidi la helion je la leviĝo, pro tiuj brutaj malspritaj konstruaĵoj! Tiel, ĝi sin sentis sufokata. Ĝi volis esti pli supre, ekstere de la fendoj. Ĝi amas la helion.

aprilo/majo 2017

Umujo 7

Kio okazos? Kio vi pensas, ke okazos en nia mondo estontece? Ĉu finfine estos flugatŭoj? Ĉu eblos iam lerni aferojn tuje? Kio okazos al la socioj? Kiuj lingvoj estos parolataj? Kio pri religioj? Ĉu finfine iam ĉiuj homoj havos egalajn rajtojn, sendepende de etno, genro, riĉeco, pensmaniero ktp? Aŭ ĉu pli frue homaro simple detruos sin en nuklea milito? Ni kredas, ke esperantistoj havas multe da ideoj pri kio okazos estontece. Tial ni scivolas, kion vi pensas pri tio. Ni volas, ankaŭ, kunhavigi tion kun aliaj Esperantistoj, por ke ni ĉiuj vidu kion la aliaj pensas pri nia estonteco. Do ni kreis formularon, en kiun vi povas enigi viajn pensojn por ĉiu periodo. Poste ni verkos raporton laŭ la respondaro kaj publikigos ĝin en Umujo. La formularo estas farita per Google Forms. Tamen ni zorgas pri via privateco. Do ni ne petas retpoŝtadreson aŭ iun ajn privatan informon de vi, nur kromnomon por eble uzi ĝin en la estonta raporto. Por respondi al la formularo, vi ne bezonas ian konton. La formularo estas disponebla ĉe https://goo.gl/forms/muiHF7znsNPetLnr2

aprilo/majo 2017

Umujo 8

OpenTTD Saĝad Daŝti Neĵad

Okaze de la novjaraj ferioj en mia lando (mi ne ŝercas, nia novjaro okazas en la komenco de la printempo), mi serĉis videoludon, por ke mi dum ferioj okupu min kaj iom amuziĝu. Mia plej bona amiko proponis al mi mojosan ludon, nome OpenTTD, kies nomon mi neniam antaŭe aŭdis. OpenTTD estas libera simulila videoludo (farita per C++), kiu baziĝas sur la fama ludo “Transport Tycoon Deluxe”. La temo de la ludo estas tio, ke oni dum la ludo klopodas gajni monon, ligante diversajn urbopartojn aŭ tutajn urbojn unu al alia, fabrikojn al la resursoj ktp. Sed la ligoj devas esti ĝustaj, por ke ili estu profitaj. En la komenco, mi kiel komencanto pri la ludo, sensperte faris malĝustajn ligojn kaj ili ne estis profitaj. Kaj mi dume, farante ilin, dronis en la pruntaĵoj, kiujn mi devis redoni. Kiam mi eksciis, ke mi per miaj aĉaj kaj malĝustaj trajnaj, busaj kaj ŝarĝaŭtaj ligoj detruis ĉion, por ke mi ne estu devigita vendi

aprilo/majo 2017

mian domon por redoni la monon, mi eliris el la ludo kaj ree komencis. Sed ĉi-foje mi per mia sperto pli bone ludis kaj la ligoj ja bone funkciis. Vidi trajnojn, ŝarĝaŭtojn, aviadilojn, busojn kaj ŝipojn veturi profite, estas ege amuza kaj mojosa sperto. Unu el la plej bonaj avantaĝoj de la ludo estas tio, ke eblas ludi ĝin preskaŭ tute esperantlingve. Kaj ankaŭ ekzistas aldonaĵo, kiu ebligas havi esperantajn nomojn por la urboj. Tiu ĉi aldonaĵo enhavas grandan kolekton de la esperantaj urbnomoj (en kiuj ankaŭ troviĝas esperantaj nomoj de veraj urboj). La aldonaĵo estas tiom vasta, ke eĉ neesperantistoj ankaŭ uzas ĝin foje. Ĉar ĝi taŭgas por grandaj mapoj, kiuj enhavas multajn urbojn. Por uzi ĝin, vi unue devas iri al la agordoj de NewGRF. Tie vi devas serĉi “Esperanto Town Names” kaj poste elŝuti kaj agordi la aldonaĵon. La ludo lasttempe ekhavis novan

Umujo 9

ĝisdatigon, kiu ebligas por ni mojosajn novajn aferojn kaj solvas kelkajn problemojn. Cetere, la esperanta traduko ankoraŭ ne estas tute preta (648 frazoj ankoraŭ mankas). Kaj ĉiu povas helpi traduki, do estus bone, se ni fintradukus ĝin antaŭ interesiĝo de la volapukistoj traduki la ludon (jes, la danĝero ĉiam proksimas al Esperantujo!). Ankaŭ la ludo havas retan forumon kaj vikion,

aprilo/majo 2017

en kiuj vi povas lerni kiel ludi, kaj ankaŭ trovi la necesaĵojn, por programi por la ludo. Jen la ligiloj: 1- La oficiala retejo: https://www.openttd.org/ 2- La vikio: http://wiki.openttd.org/ 3- la forumo: https://www.tt-forums.net/

Umujo 10

Esperanto-tradukarto

Martin Haase

Neniu povas lerni ĉiujn lingvojn de la mondo. Tial, por legi tekstojn el lingvoj, kiujn ni ne scipovas, ni devas uzi tradukojn. Legado de esperanta traduko estas avantaĝa: Tradukanto al Esperanto kutime estas denaska uzanto de la tradukata lingvo. Kiam temas pri tradukoj al aliaj lingvoj, la tradukanto ofte estas denaska parolanto nur de la cellingvo kaj ne de la tradukata lingvo. Tio rezultas en bela teksto en la cellingvo, kiu eble tamen ne estas tiom fidela al la originalo, ĉar ne estante denaskulo, la tradukanto povas maltrafi kelkajn nuancojn de la originalo.

eble tamen troigas la imitadon de originalaj strukturoj. Tial, helpas konsultiĝi kun internacia teamo de spertaj esperantistoj, por eviti malfacile kompreneblajn aŭ tute malkutimajn esprimojn. Ĝuste tiel ni faras en tiu ĉi revuo. Ni do alvokas vin traduki por ni, kaj vi povas fidi je nia lingva kunlaboro.

Alia avantaĝo de Esperanto estas ĝia flekseblo, tiel ke eblas paŭsi la originalan strukturon tre precize al Esperanto, sen tro tordi la cellingvan gramatikon (kiel okazas, kiam oni provas paŭsi fremdajn strukturojn al aliaj lingvoj). La flekseblo de Esperanto tamen ankaŭ estas danĝero, ĉar unuopa tradukanto

aprilo/majo 2017

Umujo 11

Umujo 6a, 2017-05.pdf

Loading… Whoops! There was a problem loading more pages. Whoops! There was a problem previewing this document. Retrying... Download. Connect more apps... Try one of the apps below to open or edit this item. Umujo 6a, 2017-05.pdf. Umujo 6a, 2017-05.pdf. Open. Extract. Open with. Sign In. Main menu.
Missing:

3MB Sizes 0 Downloads 116 Views

Recommend Documents

CIENCIAS-6A-EDMARA.pdf
Whoops! There was a problem loading this page. Whoops! There was a problem loading this page. CIENCIAS-6A-EDMARA.pdf. CIENCIAS-6A-EDMARA.pdf.

District 19 6a Prelims results.pdf
14 Nash, Bryant 11 KACR 1:55.38. 25.88 28.90 30.30 30.30. 15 Morris, Jared 09 KATA 1:55.70. 25.38 28.42 30.73 31.17. 16 Abel, Travis 11 KATA 1:57.78. 25.82 29.07 31.39 31.50. 17 Rosser, Drake 11 KATY 1:58.98. 26.07 29.92 32.16 30.83. 18 Isbell, Antho

Region 2 6a psych sheet.pdf
1) Sanchez, Alex 10 2) Ham, Andrew 10. 3) Buhler, Timothy 12 4) Hill, Christopher 12. 9 DEGU 1:42.71. 1) Cullen, Cameron J 10 2) Wong, Nathan K 10. 3) Gscheidle, Kyle W 11 4) Thiele, Nathan P 12. 10 LEWI 1:44.62. 1) Moore, John C 12 2) Kim, Tae H 12.

District 19 6a Prelims results.pdf
23 Wilson, Matias 12 KASL 25.27. 24 Ren, Yifan 10 KASL 25.72. 25 Velasquez, Alan 12 KAMR 26.81. 26 Sexton, Ean 10 KTOM 26.93. Event 11 Girls 100 Yard ...

2018-District-12-6A-PSYCH_SHEETS.pdf
Page 1 of 12. Round Rock High School HY-TEK's MEET MANAGER 6.0 - 12:07 PM 1/22/2018 Page 1. 11,12 6A, 20 5A District Championships 2018 - 1/26/2018 to 1/27/2018. Psych Sheet - Friday: District 12 6A Timed Finals - North Pool. Event 1 Girls 200 Yard M

Copy of 6A - Future Land Use 2029.pdf
Semi-Developed. Single-Family. Multi-Family. Commercial / Retail. Warehouse / Industrial. Public Use. Institutional. Recreational / Open Space. Utility Easement.

DN554 6A Monolithic Synchronous DC/DC Step ... - Linear Technology
down converter with digital power monitoring and ... (for the Circuit in Figure 1). Data Sheet Download ... free LTpowerPlay® software, an easy to use PC-based.

6a boys true team results 2017.pdf
3) Fena, Aaron 12 4) Gierman, Jake 11. 31.19 31.88 .... 14 McCormack, Chance 9 HIBB 2:06.69 31. 29.00 31.76 .... 6a boys true team results 2017.pdf. 6a boys ...

DN554 6A Monolithic Synchronous DC/DC Step ... - Linear Technology
Lower current applications, with up to. 6A load current ... down converter with digital power monitoring and ... Figure 1 shows a typical application with an input.

6a.3.a.ii_Red Flag Check list.pdf
Page 3 of 10. 2 Revised: 5. Provider Fraud Type Example Red Flags. Misrepresentation of treatment,. services or diagnosis: '. +. '+. +. 5'. (. (. ' ++. ) # ,( '. ((.

districts 11-6a one col (2).pdf
24.82 26.14 23.39 21.66. 2 ROUND ROCK HIGH SCHOOL A 1:37.15 1:36.65 14. 1) Haig, Adam B 10 2) Ribeiro, Vincent M 10 3) Hansen, Jack D 11 4) Ellinor, ...

2015 04 19 Stagecoach 6A Timetable
Lifton, opp Arundell Arms Hotel. Lewdown, opp Memorial. Bridestowe, Garage (NE-bound). Okehampton, Thomas Cook (Stop B). Sticklepath, Devonshire Inn ...

Web Flyer - 2018 Arkansas 6A Basketball State Tournament.pdf ...
McDonald's. Mi Pueblo Mexican Restaurant. Oriental Bufet. Pancho's Mexican Restaurant. Papa John's Pizza. Pizza Hut. Popeyes Louisiana Kitchen. America's Best ... Tom Sawyer's RV Park. HUNDREDS. more options within. 10-15 minutes. Page 3 of 4. Web Fl

PRE 6a CCSD Registration Form Revised Feb 2017.pdf
Yes ____ No ____. Page 1 of 1. PRE 6a CCSD Registration Form Revised Feb 2017.pdf. PRE 6a CCSD Registration Form Revised Feb 2017.pdf. Open. Extract.

Page 1 anadialisabe liaiſall has 6a Asia Bali palatala uais lease subs ...
{{P} is a 3.) is {f} all, i.e. 4.6) is a bit {Y}ss & 34-y. "9 slay a callsilayali is a lar silici da & Spilly lay seasu li tail issual lay all is bark Jiul lilac-1 i A Ali is stilis) is ai (all ...